Michal Hospodár (estro de EKOS) Pavol Petrík (vicestro de EKOS) Terézia Branišová Milan Kaan Matej Kaminský Tomáš Plaszky (Teatro en kofro) |
En Esperanto li estas konata kiel Miŝo Domestro ekde 2012, kiam li
aliĝis
al retejo lernu.net.
Li studis komputikon en Košice ekde 2009. Liaj interesoj estas lingvoj
de
mondo, flagoj kaj aliaj grafikaĵoj, matematiko kaj muziko. Li estas
pranevo de Anton
Zachariáš. Li partoprenis en diskutejo Café
Európa je 13.12.2011 en Košice, kie li konatiĝis kun
Esperantisto. Poste li mem decidis lerni Esperanton. Li havis
kontaktojn per lernu.net, sed kiam li serĉis vivajn Esperantajn
kontaktojn, li malkovris ke en Košice ne ekzistis Esperanto-klubo. Tial
li fondis EKOS. Ekde julio 2014 ĝis februaro 2015 li estis prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo. |