Membroj (Členovia)

Michal Hospodár (estro de EKOS)

Pavol Petrík (vicestro de EKOS)

Terézia Branišová

Milan Kaan

Matej Kaminský

Tomáš Plaszky (Teatro en kofro)

Foto de DomestroMichal Hospodár

En Esperanto li estas konata kiel Miŝo Domestro ekde 2012, kiam li aliĝis al retejo lernu.net. Li studis komputikon en Košice ekde 2009. Liaj interesoj estas lingvoj de mondo, flagoj kaj aliaj grafikaĵoj, matematiko kaj muziko. Li estas pranevo de Anton Zachariáš. Li partoprenis en diskutejo Café Európa je 13.12.2011 en Košice, kie li konatiĝis kun Esperantisto. Poste li mem decidis lerni Esperanton. Li havis kontaktojn per lernu.net, sed kiam li serĉis vivajn Esperantajn kontaktojn, li malkovris ke en Košice ne ekzistis Esperanto-klubo. Tial li fondis EKOS. Ekde julio 2014 ĝis februaro 2015 li estis prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo.

Li proponis flagojn por Esperanto-kluboj en Slovakio:

Flago de EKOS EKOS

Flago de ESONO ESONO

Flago de LEK LEK

Flago de TEO TEO

Design by hosmich © EKOS 2014